3.6.07

Printempa renkontigxo

Inter la 25-a kaj la 27-a de majo 2007, ni iris al Pohorje, estis en Kope, grimpis Črni vrh kaj VelikaKopa, trinkis "borovničevec" cxe Ribniška koča kaj trarigardis lageton, Ribniško jezero. Ni multe ludis, babilis, gxuis belan printempan sunon. Venontjare akompanu nin.

1.6.07

EEU kongreso en Maribor , Slovenio

Bonvenon en la 7-a kongreso de EEU okazonta en Maribor, Slovenio ekde la 28-a de julio gxis la 4-a de auxgusto 2007.
Nepre trarigardu www.esperanto-maribor.si kaj aligxu rete. Hoteloj ankoraux disponas kun liberaj cxambroj.

Programo estas ricxa kaj donas multajn eblecojn gxui en nia urbo kaj cxirkauxjxo.
Ni atendas vin!